RAPORTO DE VOJAĜO AL BHARATO (HINDA UNIO) KAJ PAKISTANO

15 NOV 1995 - 16 JAN 1996

Matti Lahtinen, Finnlando



1. KOMENCO. BOMBAJO (BOMBAY).

Frostetis kaj ete da neĝo kovris la teron, kiam mi lasis hejmon por unuafoje viziti sudan Azion.

La flugo daŭris 2,5 horojn al Frankfurto kaj de tie pluajn 9 horojn al Delhio. La tempa diferenco inter meza Eŭropo kaj Bharato estas neentjera nombro 4,5 da horoj.

Kiam mi eliris el la avio en Bombajo, varma humida aero ĉirkaŭprenis min. Tio igis senti kap- turniĝon kaj malfortecon ĉe la genuoj.

Ŝanĝinte monon en la flughaveno mi rimarkis publikan telefonon. Ĉe tablo sidis afabla sinjoro, kiu montris al mi kiel elekti numeron kaj meti moneron de unu rupio al la aparato, post kiam iu res- pondis. Aparato aspektis kruda kiel en Rusio. Poste li montris al mi jogon: longege tre sonore el- spiri resonante. Afabla vireto.

Ekster la domo aliris pluraj ŝoforoj demandantaj, kien mi volas iri. Mi volis nenien. Poste aro da homoj ĉirkaŭis demandante ripete la samon. Mi silentis, eksidis kaj rigardis adresarojn. "Kien vi volas iri?" - "kion vi volas?" ne finiĝis. Ĉu oni ne komprenis, kion mi diris, aŭ ĉu ili kredis, ke mi ne komprenus ilin kaj elserĉus la irmanieron, aŭ ĉu temis pri fervora serĉo de klientoj?

Mi iris al gastiganto, kies adreson mi trovis en listo de gastigantoj de Servas kaj al kiu mi ĵus telefonis. La hejmo ne aspektis tre diferenca de eŭropaj kaj nordamerikaj hejmoj. Nur per tio ke kelkaj statuetoj sur librobretaro estis hindaj diaĵoj, la manĝotablo estis granda ronda (poste mi trovis, ke la surmetataj vazoj ankaŭ estis rondaj ŝtalaj ujoj), sur plafono esti elektra ventumilo kaj fenestroj ne havis vitron sed fermeblan klapon. Servisto ekzistis, ĉar la hejmo apartenis al super- klasano. La mastrino mem ankaŭ preparis manĝojn.

La busa veturo al la urbocentro daŭris pli ol unu horon. Dum la veturo stratoj aspektis samaj. Multe da homoj svarmis. Sur trotuaroj laboris diversaj riparistoj, estis vendejoj kaj eletenditaj manĝejoj. Stratrandojn ne garnis kafejoj kiel en meza Eŭropo. Apud la stratoj kuŝis ankaŭ domaĉetoj kaj mizeraj tegmentejoj kiel loĝejoj. En iu stratflanko sidis malsana sveltega virino kun malesperega mieno. Tamen la loĝantoj ĝenerale ne aspektis tiel malpuraj kaj ĉifonaj, kiel mi supozis.

En la buso mi petis iun diri, kiam la buso estos ĉe la ĉefa trajnstacio. Li konsentis parolante, ke ankaŭ li eliros tie. En la buso li ne parolis kun mi. Neparolemon mi konstatis poste ankaŭ en aliaj urboj. Nur kelkaj moderne kaj klere impresantaj homoj ekbabilis kun mi. Tio mirigis, ĉar bharat- anoj unuaimprese estis tre spontanaj kaj nerigidaj homoj. Elirinta kun mi tiu homo gvidis min kelkcent metrojn al la celloko. Komplezis.

En homsvarma fervoja biletvendejo parolis min iu juna viro. Li proponis aĉeti por mi bileton al Puneo per 300 rupioj. Mi pagis kun kontento, ke ne necesos serĉi giĉeton nek vicatendi (krome tekstoj super giĉetoj estis en iu nemalĉifrebla alfabeto). Atendante mi ekparolis kun viro, kiu poste trovis de iu katalogo la ĝustan prezon de la bileto: 195 rupioj. Tiel mi unuafoje en Bharato perdis pro makleraĵo kaj spertis, ke homoj estas ĉu profitemaj ĉu malprofiteme helpemaj.

Paŝinte en poŝtoficejon mi tuj iĝis renkonti alian helpanton. Li helpis min aĉeti poŝtmarkojn, glui ilin kaj posti li gvidis min al telefonejo. Kiam ni estas disirontaj, li petas "ion laŭ via juĝo". Mi donas al li 10 rupiojn. Ĉu mi povus ne doni?

La gastigantino kun sia kolegino gvidis min al templo de Hare Kriŝna apud marbordo. Kiel ordi- nare, ŝuoj devis esti demetataj. Granda kolona ejo plena de lumo, tenata tre pura kaj havanta mar- morajn blankajn plankojn. En vitrino estis tre versimila statuo de la guruo kaj scenigoj el mitaj hinduaj rakontoj. En la mezo surplanke sidis kelkdek homoj atente aŭskultantaj deklamon elde iu libro far juna viro. Ekster la domo enmanigis al ni dolĉan laktecan buleton iuj adeptinoj. Per nutri nin oni imitas al dio, kiu zorgas manĝaĵojn al la homaro.

Ni direktiĝis al strando. La gvidantino, vidinte ke mi hezitas en la amasa trafiko transiri straton ie ajn, diris, ke neniu punas malobeon de la trafikaj leĝoj. Mi kredas, ke oni en Bharato ĝenerale ne kritikas tiun kiu endanĝerigas sin. La vivo povas esti kruela kaj ne antaŭvidebla, sed ĉiu havas sian sorton...

Sur la strando pasigis tempon multaj homoj. Homoj, kiuj volas iom eliri el la malvasteco kaj hom- svarmo de sia hejma medio, iras tien. Videblis aro da standoj, kie ĉiaj aĵoj estis vendataj: manĝaĵetoj, ornamaĵoj k.a. Soifon forigis akvo trinkata per ŝalmo el kokosnukso. Perfekta saleta trinkaĵo por soifanto!

La du instruetis min pri la hindua kulturo. Mi aŭdis, ke Bharato signifas landon de adorantoj de lumo. Elstariĝis ekologia sinteno kiel valoraĵo de bharata kulturo. Homo ne scias, kio estos trans morto. Li adoru viron aŭ virinon aŭ ion ajn laŭ sia plaĉo. Dio aperas ie ajn en iu grado. La homa intereso direktiĝas al ĉi tiu mondo kaj sekve religio estas formo de adorado de ĉi tiu vivo, de soifo fine fariĝi Dia. En kristanismo Dio estas emfaze trans ĉi tiu mondo.

La plej ofta veturilo surstrate ne estis aŭto (bharata Fiat kaj britecaj aŭtoj kvazaŭ el la 1950-aj jaroj), sed 80%-e mopedo, motorciklo kaj rikŝoj (rikiŝo), biciklaj aŭ triradaj tiel nomataj aŭtorikŝoj. En kazo de hezito oni preteriras kontraŭdirektan trafikon maldekstre, sed ĝenerale trafiko estas kaosete kaĉa kun piedirantoj, veturantoj kaj bestoj (plejmulte bovinoj) intermiksiĝintaj. Mi miris, kiel glate kaj senhezite eblis antaŭeniri inter homamasoj de fremda kulturo. La korpo lingvo evidentiĝis internacia. Mi supozas, ke ankaŭ poste tio estis ofte pli grava ol parola lingvo.


2. PUNEO (PUNE)

Estis trajna veturo al Puneo. Tie mi ekkomprenis, ke ĉiu urbo, kiun mi vizitos, havos loĝantaron de pluraj milionoj da homoj. Ĉiu same havas abundan trafikon kaj stratojn plenplenaj de homoj. Trotuaroj estas laborejoj pro spacomanko. Por aĉeti ion, oni devas iri al la ĝusta strato. Ekzistas apartaj bazaroj pri aŭtaj pneŭoj, ŝuoj, juvelaĵoj ktp.

Mi eraris gustumi lokan frandaĵon "pan", kio estas miksaĵo el diversaj stimulaj herboj. En la posta tago mi jam febris kaj laksis.

En Puneo gastiganto veturigis min sur sia mopedo. Poste en plej multaj urboj de Bharato kaj Pakis- tano mi same veturis sur durada motora veturilo. Ĝi estas tre oportuna por avanci en malvastaj lo- koj.

Serpentoĝardeno estis interesa loko kun siaj pitonoj, kobroj kaj saŭroj. En Bharato troviĝas kvar serpentospecoj, kiuj estas danĝeraj. Kiam ni promenis vespere kun mia gastiganto mi aŭdis, ke ankaŭ apud lia hejmo ili povas aperi.

Kuloj turmentis min en ĉiu vespero. Brakoj kaj piedoj pleniĝis de ruĝaj ŝvelaĵetoj, ili jukis kaj gratigis. Por nokto kulvualo estis etendita kiel strikta kovro ĉirkaŭ mia lito.

Cindro de Mahatma Gandhi estas en Puneo en pilgrimejo (kiel en templo oni tie demetas ŝuojn). Vere interesa estis muzeo pri hejmaj objektoj. El la bharata ĉiutaga vivo la nuksrompiloj kun ege diversaj kaj artismaj surskulptitaj ornamaĵoj pri ĉiaj bonege bildigitaj temoj restis en la memoro. Bedaŭrinde mi nenie trovis ilin en vendejo.


3. HAJDRABADO (HYDERABAD)

Hajdrabado situas en ŝtato Andra Pradeŝ dum Bombajo situas en Maharaŝtra. Preskaŭ en ĉiu ŝtato ekzistas propra oficiala lingvo (kies parolantaro estas same nombra kiel tiu de plej granda Eŭropa lingvo). En Andra Pradeŝ kaj Guĝarat vendado de alkoholo estas malpermesita. Tio klarigis, kial oni kontroldemandis min, kiam mi ŝarĝis mian vojaĝpakaĵon al la buso, kiu portis min al Hajdrabado. La ŝtata limo ne estis videbla.

En Hajdrabado estis unuafoje vere ekzota etoso. Kaŭzis tion la forta islama konsistero. Ĉarminar estas kvartura konstruaĵo konstruigita de iama islama reganto. Apud ĝi estis fruktaj bazaroj, kie la brilaj koloroj kaj ties belegaj nuancoj fascinis en vestoj de la indiĝenoj. Aliras kriplulo sen manoj. Al lia saketo mi metas iom da mono. Aliras virino kun infaneto en sino. Venas pli kaj pli da petantoj. Al kiu mi donu? Plej multaj nur etendas manon kaj rigardas kortuŝige al okuloj. Iu sonadas daŭre "nja-nja-nja...". Baldaŭ ili aspektiĝis ne plu tiom malsataj aŭ malsanaj sed profesiuloj. Virino kun korbeto iras al mi, evidente volante ion vendi. Sxi montras, kio enestas: serpento. Ĝi aspektas stupora kaj malsana. Sxi movas ĝin per fingro montrante, ke ĝi tamen vivas. Povra besto kaj povra virino.

De Hajdrabad mi ankaŭ memoras plej imprese la azian ekzotan svarmon sur stratoj: miksaĵo el kraketantaj aŭtorikŝoj, mopedoj kaj motorcikloj en bharata malluma vespero kiam urbanoj ŝajnas ĉiuj moviĝi. Nokto venas rapide. Oni parolas pri noktomanĝo anstataŭ vespermanĝo.

En la urbo ekzistas granda vizitinda muzeo kun kaj bharata, azia (ĉina, japana, korea) kaj eŭropa klasika artoj. Pli bonan kolekton mi ne vidis poste en Delhio. En Bharato la ĉefurbo ŝajnas ne esti la akumulinto de ĉio plej elstara el la tuta landego kiel en multaj aliaj landoj.

Mi renkontis du klerajn esperantistojn, d-ron Ĝiridhar Rao kaj prof-ron Probal Daŝgupto. Tiam mi komencis kompreni, ke unueca agado inter la ekstremoj Esperanto de malriĉuloj kaj Esperanto de intelektuloj povas esti malfacila afero en landego, kie internacieco devas havi alian signifon kaj instigan forton ol en Eŭropo. Ĉu en la "mezo" estas aktivaj esperantistoj?


4. BANGALORO (BANGALORE)

En Bangaloro la gastejo estis Bangalora E-centro alinome hejmo de s-ro S.S. Pradhan. Dum unu tuta semajno mi spertis, kiel la familio vivas.

En la hejmo mirigis min la uzo de tradiciaj iloj. Iam la edzino eksidis sur planko kun ilo, kiu havis vertikalan klingon sur apogiloj. Per ĝi ŝi senŝeligis kaj dividis papajon. Kuireje kaj ekster ĝi oni tre zorge faris manĝaĵojn el freŝaj ingredientoj dum multaj horoj, plej ofte sur planko. Fridujo kaj televidilo estis la modernaj akcesoraĵoj. Pro la dekomenca preparado de la manĝaĵoj fridujo ŝajne ne estis absolute necesa malgraŭ la varma klimato. La kuirejaj kuirplatoj funkciis per gaso.

La sinteno de la familianoj estis favora al Esperanto. Tutmonde ne ĉiu esperantisto havas tian familion. Mi spertis en iuj landoj, ke la geedzo de esperantisto ne ŝatis havi min kiel gasto kaj sintenis kvazaŭ Esperanto estus ia malsano de troa idealismo. Tio nature maltrankviligas.

Je iu vespera krespusko venis al ĉirkaŭbarila pordo de mia restejo turbankapa viro kun fluto kaj serpento sur ŝultroj. Li muzikis ĉirkaŭita de mi kaj multaj infanoj el la proksimeco. Ricevinte monerojn li daŭrigis al aliaj domoj.

Proksima strato estis blokita per podio starigita meze. Bunta aro de lampoj en amaso da dratoj estis ornamo super la kapoj. Okazis festo aranĝita de apuda templo. Al ĝi estis invititaj politikistoj, kiuj estis unue bonvenigataj per granda ĉirkaŭkola flora festeno, laŭ la bharata kutimo. Distran popularan muzikon prezentis kelkaj solkantistoj. Krom tio iu junulo baraktis sur la podio laŭ iu okcidentmonda muziko kaj maniero moda. Mi supozas, ke li klopodis esti kiel eble plej aŭtenta, sed tamen la spirito estis tre bharata, per nevortigebla dinamiko en la korpa movado.

En la urbo oni senĉese aranĝas senpagajn Esperanto-kursojn, kiuj arigas ĉ. cent lernantojn. Du urbaj esperantistoj redaktas felietonan Esperantan kurson en iu populara revuo. Tio estas tre bona ideo.

En la urbo mi trovis kelkajn interesaĵojn. Mi vizitis policejon, kiu estis simpla kabano. Sur la muro estis tabulo kun teksto pri honesteco kaj senkorupteco de polico. En iu alia urbo mi trovis denuncoficejon. Evidente oni landvaste kontraŭbatalas koruptadon, kio estas vera problemo. La policistoj proponis, ke mi fotu ilin kaj mi konsentis.

En iu administra domego mi vidis la anglan tekston "servi al al ŝtato estas servi al Dio". En Eŭropo tio estus blasfemo.

Mi vidis simiojn svingiĝi sur arbo ĉe vigla strato. Ie ankaŭ verdajn papagojn. Kiuj aliaj bestoj vivas tie? En Bharato en multaj lokoj ekzistas nekovritaj rubujoj kaj ratoj proksime de ili. Iu diris, ke rato same rajtas vivi kaj apartenas al la medio kiel la homo. Sed kia risko pri epidemioj ili ja estas!

En la urbo troviĝas granda muzeo-sciencejo pri teknologio kaj natursciencoj. La kolekto estis bona kaj kompleta eĉ kompare kun alilandaj respondaj ejoj, kvankam mankis la plej modernaj elektro- nikaĵoj.

En iu parko obscenan proponon faris al mi junulo, kiun mi alparolis por trovi vojon. Li diris, ke en parkoj oni facile trovas seksumemajn gejunulojn. Mi ne estis tia.

Hazarde mi iriĝis al katolika preĝejo. Tre pie homoj tie adoris Dion antaŭ statuoj de sanktuloj kaj en iu salono homoj sidis surplanke kun kandeloj antaŭ bildo de Kristo. Se anstataŭe estus hindua diaĵo, ĉu estus simile? Ial mi spertis, ke multaj vizaĝoj estis aparte ĝojaj, mildaj kaj homamaj.


5. PONDIĈERIO (PONDICHERRY)

Tamillando estas diferenca ol la cetera Bharato, ĉar ĝi fieras esti antikva aŭtenta Bharato kaj tie situas multaj hinduaj sanktaj lokoj. Homoj fiksrigardegis min. Tion mi spertis truda kaj iom agres- ema. Samaj homoj alparolis min tamile kvazaŭ mi devus kompreni. Homoj ŝajnis ĝenerale senbride spontanaj, iom simplaj kaj krudaj. En la urbo sentiĝis minaco flanke de junaj viroj, sed ekster la urbo, kie mi loĝis ĉe esperantisto, la indiĝenoj ege helpemis, ĝoje rigardis kaj gvidis min. Precipe ravitaj estis infanoj. Kelkaj homoj estas nigraj kiel Afrikaj nigruloj. Tre bele estis en iu vespero iri en strateto, kiun randis simplaj dometoj malfermaj, dum la sola lumo venis el multnombraj kandeloj aranĝitaj laŭ figuroj, interne de domoj kaj meze sur la strato. Estis iu religia festo pri lumo.

En la urbo troviĝas aŝramo, kie iu ajn povas senpage ricevi manĝon kelkfoje tage. Sur la muroj estis bildoj de gvidistoj de la movado komencita de Aŭrobindo Ghoŝ kaj belaj abstraktaj religiaj pentraĵoj en la altaj salonoj. Iu virino malpermesis fotadon. Alia malmilde ordonis min lavi la de mi uzitan manĝilaron, kiam mi estis foriranta sen tion fari (mi imitis iun alian). Skribaj reguloj ne ekzistis. Eble la ideo estis, ke la agado estas kaj restas volontula kaj neregula.

La urbo transdoniĝis de Francio al Bharato ne pli frue ol en la 1960-aj jaroj. Kelkaj malmultaj stratoj en strio proksime al la marbordo estis francecaj (blankaj mediteraneecaj domoj), sed tiu eco ŝajnis esti malaperanta. Apud la marbordo mi vidis domojn faritajn el argilo. Sxaŭmado de la oceano kaj la freŝiga vento tenis min longe sidanta ĉe la bordo.

Kuloj (moskitoj) mordis min daŭre en suda Bharato. Norde ili ne videblis, eble pro la nokta malvarmeco. Vidi blanketan lacerton sur muro de kelkaj hejmoj en suda Bharato unuarigarde konsternis. Nokte ili grincpepis. Ili ne venis sur min.


6. TIRUPATI

Estis tre agrable gasti en hejmo de d-ro Ranganajakulu, asistprofesoro pri ajurveda, bharata tradicia (droga) medicino. Li loĝas en Tirupati, urbo nordokcidente de Madraso.

Li veturigis min sur motorciklo al apuda montara urbeto Tirumala, kie estas hindua pilgrimejo. La veturo alten tra verda senhoma sovaĝa naturo kaj freŝa aero reenergiigis. Super la kurboabunda vojo arkis religiaj tekstoj por la pilgrimantoj.

La pilgrimejan templon ni ne havis tempon viziti, ĉar estis indikite, ke la atendado estus kvinhora. Rigardi la gepilgrimantojn el la tuta Bharato kompensis tion. Parto ŝajnis veni piede. Estis granda hartondejo (kapoj estis kalvigataj) kaj fumo leviĝis de oferfajroj. Vendejoj estis plenaj de suveniroj. Japanaj temploj ne tre diferencas. Aziaj landoj oriente de Bharato havas multon komuna.

Kune kun Ranga kaj liaj amikoj ni grimpis al monto. Survoje iu volis montri al mi serpentojn kaj skorpionojn. Kelkajn li trovis sub ŝtonoj. Per falbranĉeto li plukis pitonidon. Tra savana arbaro ni iris al krutejo de monto kaj vizitis kelkajn kalkŝtonajn kavernojn kie vespertoj nube ekflugis. Mi konstatis, ke la grundo en Bharato multloke estas ruĝa.


7. MADRASO

Necesis veturi al Madraso por preni trajnon al Kalkato. Buso estis la sola ebleco. Apud ĝi Ranga interpretis, ke la kosto estos 40 rupioj. Post la ekveturo konduktoro diris al mi, ke 50 rupiojn. Laŭ li la kosto estas pli alta en nokto. Li voli pliajn 10 rupiojn, ĉar la buso "ordinare ne veturas al la fervoja stacio". Mi protestis. Iuj apuduloj diris ion, kaj li ĉesis insisti. Post la nokto la buso alvenis al la stacidomo kaj mi kun kelkaj aliaj eliris. Ian ajn kvitancon mi neniam ricevis. Tiel ofte estas en Bharato. Aferoj ne estas fiksaj, kio ebligas trompadon (tamen plej ofte apude estas iu kiu rigardas).

La ĉirkaŭaĵo de la stacidomo estis pli terura ol en iu ajn alia urbo. Tiom multege da fatraso, koto kaj fekaĵoj dum aero varmas kaj malsekas. Tiom trompemaj kaj insistaj venduloj. Homoj okupiĝantaj ĉe la strato aspektis tre mizeraj.

En la stacidomo frumatene rato elektas itineron transen sur mia ŝuo. Poste ĝi daŭrigas al atendejo de virinoj. Neniu mirkonsterniĝas kiel mi.

Trajno de Madras ekiris ne je 7.05 sed 13.45. Kiam mi iris al oficejo de la staciestro por demandi, estis malfacile trovi iun, kiu ion povus diri al mi, kaj la demandato misinformis. La ekveturo estis iom post iom pli kaj pli prokrastita. En la stacidomo estis lumtabulo pri listo de ekirontaj trajnoj. Ĝi tamen ne havis la trajnon al Kalkato. Mi iris denove al la oficejo. Nun oni (ĝuste) diris al mi, ke mi devos rapidi, ĉar la trajno ekiros post 10 - 15 minutoj. Sekve mi ne perdis la veturon. La trajno alvenis al Kalkato 8 horojn malfruinta. Bedaŭrinde min atendis vane kvin esperantistoj dum pluraj horoj.

Dum la trajnveturo eniris multaj homoj portantaj grandajn pakaĵojn kaj la vagono fariĝis plenplena: ne ekzistis spaco por stari kaj eĉ randoj de la kuŝbenkoj pleniĝis. Mi ĉiam klopodis gardi, ke neniu tuŝu mian dorsosakon. Ĝi estis ĉiam en mia vidkampo, sed tamen iu sukcesis malfiksi la fermilajn rimenojn. Malfermita ĝi ne fariĝis.


8. KALKATO (CALCUTTA)

En Kalkato mi spertis la interefikon de polvo, fumo kaj malvarmeco (nokte estis 10 - 15 Celsius- gradoj). Ĉiumatene la gorĝo estis plena de ŝlimo. Ankaŭ la lokanoj matene klarigis siajn pulmajn tubojn per elkraĉoj. Poste oni sin banis.

En Kalkato mi vidis pri la esperantistoj liston, kiu havis multe pli ol cent homojn kun ĉia aĝo, sekso kaj socia statuso. La plej aktivaj esperantistoj laboras en la registarejo de Okcidenta Bengalio. Mi iris tra ĉambroj de altaj flaviĝintaj paperstakoj (kvazaŭ arkivoj de praaj dokumentoj) por babili en Esperanto kun s-roj Pal, Anub kaj Patranobis. Aperis multaj simpatiantoj.

Tre ĝuige gastigis esperantista familio Patranobis, kie kaj la patro, filino kaj filo bonnivele parolis Esperanton. Ankaŭ la patrino parolis. Mi loĝis tutan semajnon tie.

Estis vizito al templo de diino Kali. Sxajnas, ke inaj dioj estas tre fortaj en Bharato. Tamen nune virinoj ne povas vivi same libere kaj ili ne havas tiom da eblecoj en vivo ol viroj.


9. LAKNO (LUCKNOW)

En Lakno s-ro ŝarma gastigis min dum kelkaj tagoj. Kun avino kaj gefiletoj estis vizito al besto- ĝardeno kaj interesa historia muzeo. Promeni en frua mateno en botanika ĝardeno inter multegaj plantoj el plej diversaj specioj kaj en tereno de iama fortikaĵo tre plaĉis al mi. Li pagis por mi hotelan ĉambron.

Ofte aro da bovinoj aŭ bubaloj iris meze de trafiko ignorante la ceteran trafikon. Vagaj ĉevaloj, porkoj kaj hundoj ankaŭ ekzistis. Matene tiuj bestoj iras serĉi por si manĝaĵojn kaj revenas vespere hejmen al la mastroj.


10. AGRA

En Agra troviĝas la fama Taĝ Mahal. Trans la pordego antaŭ la rigardanto etendiĝas belega vidaĵo de la cepoforma kupolo de la maŭzoleo kvazaŭ ŝvebanta inter la kvar turoj. La blanka marmoro kaj la abundaj festonaj gravuroj sur la muroj plaĉas, sed plej mi ŝatis rigardi tuton el la antaŭa ĝardeno.

Du rikŝaŝoforoj helpis min trovi bonan malmultekostan hotelon kaj ĉirkaŭveturigis min al vid- indaĵoj. Estis kristnaska festo kaj mi bezonis trajnbileton. Ili konigis, ke ili scias lokon kie aĉeti anstataŭ la fervoja stacio, kies biletejo estis fermita. Ni iris al iu oficejo, kie mi mendis bileton. En la venonta tago mi ricevis ĝin. Poste montriĝis, ke la bileto estis skribile ŝanĝita. La ŝoforoj sukcesis ŝajnigi sin miaj amikoj, kvankam ili tiaj ne estis. Mi perdis ĉ. 1500 rupiojn. Grava instruo al mi en Bharato estis la lerno pri trukoj kaj ruzaj manovroj de diversaj venduloj kaj amikumantoj. Kiam mi rakontis pri la historio al iu, aperis la temo kasto. Tiu homo diris, ke la aĉaj mongajnuloj estas de suba komercista socitavolo, kie oni havas nenian moralon sed pensas nur pri mono. Braminaj viroj (supera kasto) portas daŭre ĉirkaŭ sia brusto fadenaron, kiun ili ricevas maturaĝiĝinte.

Hazarde dum promeno en la kristnaskfesta antaŭvespero mi enrigardis domon, kiu havis kolorajn lampojn en dratoj. Kelkaj knaboj petis min eniri. Okazis kristnaska festo en hejmo, kiu funkciis kiel lernejo. La mastrino varme bonvenigis min kaj donis manĝon. Ial ŝi tre volis, ke mi preĝu en la angla lingvo. Tion mi ne kapablas, tute ne en la angla. Babili kun la inteligentaj lernejanaj knaboj pri ĉiaj kulturaj kaj sociaj aferoj estis tre agrable kaj interese.


11. AMRITSAR

En Amritsar troviĝas la plej sankta loko de sihxoj, la ora templo. Survoje al la urbo la trajn- vagonon plenigis gesihxoj. Estis malmulte da spaco. Iuj grimpis sur la vojaĝpakaĵajn rakojn kaj dormis tie. Iu el la viroj havis lancon kaj la aliaj ponardojn. Tute pacemaj ili tamen aspektis. La viroj kun turbano, longa barbo, ŝtala braceleto, longa robo kaj turbanoj estis kvazaŭ el fabelo. Edzino de la viro, kiu sidis kontraŭflanke de mi, ekkuŝis sur la planko inter la benkoj, volvis tukon ĉirkaŭ si kaj klopodis dormi.

La ora tempo situas en artefarita insuleto meze de kvarlatera artefarita lago. Ĝi estas flave brila objekto meze de blua akvo, malgranda trietaĝa domo. Mi devis doni la ŝuojn, fotilon kaj sakon al deponejo kaj kovri kapon por eniri. En la meza ĉambro, la sola, sidis viroj ĉantantaj versaĵojn el la sanktaj libroj kaj grupo muzikis. La prezento estis per moderna tekniko disaŭdigata al la tuta tereno ĉirkaŭ la templo. Elirinte el ĝi mi vidis homojn eniri amase al iu domo. Mi sekvis kaj eksidis kun la aliaj en vicoj al planko. Al la mezo venis viro, kiu laŭte duonkantis ion. Poste oni disdonis tre rapide vice al ĉiuj manĝaĵojn. Tre rapide mi manĝis, sed estis inter la lastaj finintoj.


12. LA LANDLIMO

De Amritsar al Atari kostis buse 6 r. Busoj ne iras trans la landlimon kaj tial mi devis unue uzi rikŝon (10 r.) kaj poste piediri la tiklan vojstrekon al la Pakistana Vxaka. De Vxaka al Lahoro taksie kostis dudirekte 300 - 500 r. (po 30 km, 1 h). Lastfoje komence de la 1970-aj jaroj estis milito kaj estis batalo ankaŭ ĉi-loke, pri kio memorigas ŝildoj pri la frontlinioj en la Pakistana flanko. En Pakistano la propaganda frapfrazeto sur bonveniga ŝildo estas "longe vivu Pakistano" kaj en Bharato "bonvenon al Bharato, la plej granda demokratio de la mondo". De Lahoro al Atari ekzistas du trajnoj semajne. Posttagmeze oni fermas la landlimon kaj malfermas ĝin denove en mateno.


13. ĈE PAKISTANAJ ESPERANTISTOJ

Mi vizitis Pakistanon 1995 dec 27 - 1996 jan 13. La Pakistana enlanda Esperanto-kongreso okazis 28 dec - 30 dec en urbo Jhelum (Ĝehlumo) kun partopreno de 25 aŭ 26 junaj viroj kaj mi. Virinoj en Pakistana kulturo ne povas kunveni kun (nekonataj) viroj. Virinoj lernas kaj agas aparte kaj vir- inaj E-kursanoj estas plejparte lernejaninoj. La Pakistanan kongreson intencis partopreni ankaŭ ja- pana kaj belga esperantistoj sed ial tio ne realiĝis.

La programo konsistis el laborkunsidoj. Ilin mi ne povis sekvi, ĉar ili okazis en la urdua lingvo. Kiel kutime la kunvenoj komenciĝis per recito el Korano. De la programeroj mi memoras la mal- fermon, kunsidojn en la E-oficejo kaj ekskurson al akvobaraĵo kun bela pejzaĝo. Ni havis komu- najn tagmanĝojn en restoracio. Mi estis bone gastigata. Mi ne devis iom ajn elspezi dum la pak- istanaj kongresanoj devis iom multe pagi. La motivo lerni Esperanton ŝajnas ofte esti emo al klereco (tion admonas ankaŭ islamo) kaj homa frateco.

Mi renkontis en Ĝehlumo s-ron ŝani (Shany), kiu ĵus estis reveninta el Japanio. Tie li vivis kvar jarojn. Nun li estas konstruiganta domon al si kaj sia nova familio. Lia esperantista amiko Ĝaŭad (Jawad) estas lernanta la japanan lingvon. En Lahoro la prezidanto de la E-klubo ŝabir ankaŭ lernas la japanan. Kun iu pakistanano mi iĝis balbuti en la japana lingvo (kiun mi bedaŭrinde scias tre tre malmulte). Sxajnis do, ke Pakistano havas precipe multajn ligojn al Japanio - ne nur per tio, ke japanaj aŭtoj estas tre multaj. Pakistano bezonus pli da ligoj al aliaj landoj, ĉar ĝi estas iom izolita, dum la timata (sola) ne-amiko Bharato tute ne havas problemojn.

Mi aŭdis, ke en Pakistano esperantistoj ekzistas plej multe en sep urboj: Ĝehlumo, Multano, Mario (Murree), Lahoro kaj Ravalpindio, Islamabado kaj Guĝranŭala. Laŭ nombro ili estas centoj, preskaŭ ĉiuj viroj. Virinoj ekzistas en Ravalpindio kaj Ĝehlumo. Esperantokursojn oni aranĝas regule kaj partoprenantoj ne mankas. Por kursanoj la lernolibro kaj la kurso mem estas senpagaj. La lernolibroj havas tekstojn pri islamo - la alireligianoj uzas iun alternativan materialon. Min impresis la serioza laborado de la opo de junaj viroj en la kongreso (kvankam ili ne parolis inter si Esperanton). Mi vizitis en Ĝehlumo kaj Multano Esperanto-oficejojn. La parola lingva nivelo estas malalta pro manko de praktiko. Bedaŭre akiri Esperantajn legaĵojn el aliaj landoj tro multe kostus. Ankaŭ tial mankas ekzerciteco pri la lingvo. Estus bone, se pli multaj alilandaj esperantistoj vizitus la landon. Bedaŭrinde politikaj kialoj malebligas rilatiĝon de Pakistanaj kaj bharataj esperantistoj.


14. DELHIO (DELHI)

En Delhi mi spertis teruran trompemon. Rikŝoŝoforo ne prenis min tien, kien mi petis, sed haltis tro frue kaj fingre montris: "estos tie". Mi kredis, ke estus bagatele proksime. Ne estis. Alia poste same faris. Mi fariĝis suspektema pri ĉio. Surstrate iu junulo trude fiksis sur mian jakon flageton de Bharato, montris karton, kiu instigis ĉiel helpi lernejon de orfejoj, kiun li reprezentis (kun foto). Li volis, ke mi skribu mian nomon al iu listo. Ĝi havis nomojn de dekkelkaj germanoj kaj usonanoj, kiuj donacis po 200 ĝis 500 rupiojn. Mi miris, ke neniu bharatano estis donacinto. Pro la trudemo kaj mia suspektemo mi decidis nenion donaci kaj redonis la flageton. Post kelkaj paŝoj mi aŭdis malantaŭe "shit!" (fek!).

Abundis informejoj por turistoj. En iu la oficejano senĉese faris demandojn, kiuj celis rapide krei fidon kaj personan sindevigon. Mi havis propran demandon kaj eldiris ĝin trifoje, sen esti aŭs- kultata. Tion mi konsideris maltaŭga konduto kaj lasis la oficejon. La "ŝit" aŭdiĝis.

Mi vizitis kelkajn vendejojn kaj rigardis bronzajn statuetojn por aĉeti. En iu ejo sihxaspekta viro menciis kiel prezon de statueto, kiun mi longe rigardis pro ke ĝi estis la sola ridetanta, 2900 ru- piojn. Mi diris, ke mi tiom ne havas. Li demandis, kiom mi do havas. Mi diris: 1000 rupiojn. Li diris, ke la ŝtato volas semajnfine vendi malpli koste por liberiĝi de la stoko ka. kaj pretas vendi kontraŭ 1100 rupioj. Mi akceptis. Kiu estis la ĝusta prezo? Kiam mi estis eliranta, aliaj vendistoj en la vendejo fervore proponadis al mi ĉiajn aĵojn kontraŭ rabatitaj (?) prezoj ...

Vendobudon ĉe iu avenuo zorgis knabo. Mi demandas angle, fingromontrante, kiom kostas iu ĉokoladstango. Dum momento li rigardas nekomprene, poste diras "naŭ". Ĝi vere kostis naŭ rupiojn. Mirinde, mi trovis en Delhio unu homon, kun kiu mi komunikiĝis en Esperanto.

En stratkrucejo apud la naturhistoria muzeo en la vidkampo aperis elefanto kun du viroj sidantaj sur ĝi. La elefanto iris ĉe trotuaron, fekis bulegojn kaj poste pisegis flaketon. La viroj per bastonoj bategis ĝian kapon kaj ĝi ekiris silente en la tipa balanca maniero. Interesaj vidaĵoj pri dinamiko de elefanta korpo, forta kaj plena de viva energio!

De Delhio mi flugis hejmen. Germanaj aŭtoj silente glitas sur la bonegaj vojoj en Frankfurto kaj homoj preskaŭ ne videblas. Kun tio kontrastas la relativa homplena tumulteco de Bharato.


15. SIMILECOJ KAJ DIFERENCOJ INTER BHARATO KAJ PAKISTANO

Ambaŭ landoj havas rupion kiel monunuo kaj la valoroj estas preskaŭ unusama; unu usona dolaro egalis al 35 rupioj. Unu rupio dividiĝas al cent paisoj.

La urdua lingvo de Pakistano estas preskaŭ sama kiel la hinda lingvo de Bharato, nur la skrib- sistemoj estas malsamaj. Pro tio estas des pli nature, ke en Pakistano oni multe rigardas bharatan televidon kaj aŭskultas bharatan muzikon. La pakistana sola ne estas tiom interesa.

Sur stratoj kaj vojoj:

  Trafiko sur la stratoj estas simila, fluas kiel akvo. Tamen, en Pakistano kaleŝoj estas veturilo, kiun oni vidas ofte, dum en Bharato ĝi preskaŭ mankas. En Bharato surstrate la karakteriza besto estas bovino kaj en Pakistano kapro. Kamionoj estas ege ornamitaj en ambaŭ landoj. La posedantoj pentras buntajn bildojn pri pejzaĝoj, politikistoj, kantistoj, parencoj, famuloj, religiaj lokoj ka. kovrante ĉion. Konturo de la kamionoj elvokas elefanton kun riĉe ornamita tuko. Tion kaŭzas, ke super la stirejo ekzistas eletendaĵo, kvazaŭ beko, kiu asociiĝas kun elefanta rostro (ĉe mi).
  Hupilon oni multe uzas. Interurbe veturanta buso daŭre hupas por depeli ĉiujn de sur la vojo. Tiu kiu ne desaltas, kulpigu sin mem. Tiel estas precipe en Pakistano. En Bharato sur antaŭo de aŭtorikŝoj kaj aŭtoj ekzistas ŝildoj kiaj "bonvolu hupi!" aŭ simple "hupu!". Interne de iu buso mi vidis tekston "maksimume 40 km/h - bonvole ne postulu kaj insistu pli grandan rapidecon". Sur rikŝoj sur la malantaŭo estas ofte la glumarko "40 km/h". Mi kredas, ke la enhavon oni apenaŭ obeas.
  Eĉ en grandaj urboj stratoj estas nepavimitaj kaj dum pluvo fariĝas tre kote. Estas multe da kavoj kaj vespere necesas atenti, ĉar prilumado estas manka. Oni ne iru al tiu flanko, kie estas mallume, ĉar probable ĝi havas nevideblajn kavojn kaj ne estas por piediri.

Homoj:

  En Bharato mi vidis homojn kaj hundojn dormantajn surstrate aŭ meze de trotuaro. Rande de bruaj multtrafikaj stratoj kuŝas homoj sur ĵurnalpaĝoj tute kovritaj de tuko, tiel ke la tutaĵo aspektas sako de terpomoj. Ankaŭ sur fervojaj kajoj iuj ekloĝis kaj apud fervojoj oni vidas mizerajn vicojn de domaĉoj el arbobranĉoj kaj palmaj folioj. Ĉiu variaĵo ekzistas. La iom pli bona havas argilajn murojn. Samgradan mizeron mi ne vidis en Pakistano. En Pakistano venis al mi almozpetantoj, sed ili estis malpli insistaj ol en Bharato.
  Homoj estas nealtaj (multaj sub 160 cm), sveltaj kaj nepezaj en ambaŭ landoj. Pakistanaj sam- ideanoj estis emociaj homoj, amikemaj (fratecemaj), malavidaj kaj eĉ ĉirkaŭbrakemaj.

Hejmoj:

  Hejmoj havas vestiblon kun seĝoj kaj tablo. Tien iras gastoj. En Pakistano la "antaŭ-ĉambro" estas kvazaŭ ĉefa ĉambro, salono kun sofo, delikataj mebloj, pentraĵoj k.a. Trans kurteno estas la interna parto, kie virinoj restas. Tien oni ne iru. Kiam vendrede viroj estas en moskeo, virinoj preĝas hejme. En Pakistano hejmo havas duan enirejon (apud tiu al la gastoĉambro), kiun povas uzi virinoj. Tiel edzo kaj edzino eventuale renkontadas malsamajn homojn.
  En ambaŭ landoj estis ofte ĉesoj de elektro. En Bangaloro tio okazis regule je la sama horo (laŭ kvartalo), sed aliloke senaverte iam post iam. Post tia okazo oni eklumigis gasajn kaj oleajn lampojn. Estis danĝere surstrate en vespero kiam subite tute mallumiĝis. Pro la enfaligaj kavoj manlampo estas tre kunpreninda ekipaĵo. Sidi je subita mallumiĝo en senlampa biciklorikŝo timigas, ĉar preskaŭ nenion eblas vidi. Pro la ĝeneco multaj vendejoj, hoteloj ktp. havas propran generatoron, kiu en la varmegaj sezonoj probable provizas elektron al ventoliloj. Meze de Delhio en hotelo mi atendis duonhoron antaŭ ol ĝi redonis lumon al la senfenestra ĉambro. Oftaj estis ankaŭ maldisponigoj de akvo. Mankon de elektro probable kaŭzas manko de akvo, ĉar vintro estas pleje senpluva sezono.

Manĝoj:

  Virinoj kutimas fari manĝaĵojn tre zorge dum pluraj horoj. Ĉio devas esti freŝa. La manĝoj estas similaj en ambaŭ landoj: rizo aŭ tritika ĉapatio (plata pano) kun forte spicita legoma stufaĵo (kareaĵoj). Saŭcoj el lentoj, brasiko kaj fazeoloj ankaŭ ekzistis. Kokoso estas ĉiutage uzata en sud-bharataj sauĉoj. Oni pli manĝas rizon en la sudo kaj tritikon en la nordo. Ofta surverŝaĵo estas fandita butero, ghio. Dum multaj bharatanoj estas vegetaranemaj, pakistananoj kiel islamanoj manĝas viandaĵojn. El ĉi tiuj elstaras ŝafaĵoj. Ĉapation oni disŝiras per nura dekstra mano kaj poste pinĉas per la ŝiraĵo iom da stufaĵo aŭ trempas ĝin en ujeto de saŭco. Kun simpla ghio ankaŭ manĝeblas. Ofte oni komence kunmiksas rizon kaj legomojn kiel unu nedivideblan mason, per dekstra mano, kaj poste nur enbuŝigas. Per la maldekstra mano oni tenas trinkujon. Bharata teo kun multa lakto kaj sukero estas originala.
  Mirigis min, ke en Bharato oni manĝas fruktojn kun diverskoloraj saloj sur la tranĉaĵoj. Amase vendataj fruktoj estis gujavoj, oranĝoj kaj bananoj. La aliajn necesis aĉeti en speciala vendejo. Parton de la "oranĝoj" mi dirus mandarinoj.
  Nur kelkaj vortoj de manĝaĵoj restis en la memoro: rosgollah (dolĉaĵo el kazeo kaj sukero), dosai (plata grena pano), idli (vaporumita rizbulko) kaj lassi (trinkebla jogurto). La ingredientoj ŝajnis esti tre diversaj kaj la miksaĵo komplika, kio malinstigis min klarigi la konsiston. En Bharato oni foje donis al mi bananfolion kiel subaĵon anstataŭ telero.
  Pepsi-kolao servas kiel populara trinkaĵo en ambaŭ landoj. Ĝi estis la ĉefa signo de moderna okcidentismo (la komercismo probable regis ĉiam). Mi eksciis, ke kokakolaon oni ne vendas en Bharato, ĉar la firmao rifuzis sciigi la konsiston al la aŭtoritatuloj. Iom konsternis min vidi la kontraston, ke sur tablo estas multaj teleretoj kun tradiciaj manĝaĵoj kaj oni enportas por ĉiu manĝanto botelon da pepsi-kolao kun longa ŝalmo. La manĝo ekaspektis iom kiel en usona rapidmanĝejo.

Tradiciismo kaj okcidentismo:

  Usonstilaj rapidmanĝejoj estis tre malmultaj. En Bangaloro mi vidis tute novan Makdonalds- manĝejon, sed tie malabundis homoj kaj la dekoro kaj vestaĵoj de la personaro ne estis kiel en manĝejoj de la sama ĉeno en aliaj landoj, kie ili estas detale unuformaj kvazaŭ rekte el Usono. Ĉe la sama strato estis multe da okcidentecaj butikoj, vendado de glaciaĵo ka. Vidinte riĉajn bharatanojn tie, mi iom ekpensis, ĉu mi estas en bharata kvartalo de iu usona aŭ brita urbo. Tiel simile konsumisma kaj nervozete materiisma estis la etoso. Viroj kun longa hararo ne videblis. Rokmuziko ne konkuras kun bharata populara muziko, kiu havas sian propran logan ritmon kaj landan formon. Rokmuziko nepre restas fremda pro sia ligo al okcidentecaj vivmaniero, manieroj kaj valoroj. En ĉiuj familioj, kie mi estis, ligoj inter la familianoj ŝajnis firmaj, kaj plejofte ankaŭ la geavoj loĝis kiel naturaj familianoj.

Necesejoj kaj banĉambroj:

  Necesejoj estas de la orienta tipo (ekde orienta Eŭropo tiel estas), en kiu necesejanto devas kaŭri super baseneto, kiu estas kavo en la planko. Papero ne ekzistas. Oni purigas sin per mano kaj akvo. Ekzistas krano malalte ĉe muro por tiu celo. Plej ofte necesas ankaŭ mem verŝi akvon en la baseneton por defluigi. En Pakistano ekzistas specialplana verŝotuba kruĉo por tio.
  Necesejo ofte servas ankaŭ kiel banejo. Varma akvo ne disponeblas de tubo, sed devas esti mem varmigata. Duŝiloj ne ekzistas, oni verŝas akvon sur sin de vazo.
  En Bharato mi vidis multajn publikajn pisejojn (por viroj) ĉe trotuaroj. Preterirantoj vidas dor- sojn de la pisantoj kaj foje la urinkolonojn. En la tri aliaj direktoj estas baro kontraŭ vido. Tia pisujo ekzistas eĉ ĉe la aŭta enirejo al la trajnstacio de Novdelhio.


16. LINGVAJ PROBLEMOJ

Kelkaj bharatanoj prononcas la anglan tiel, ke mi ne komprenas. Eble denaska parolanto tuj komp- renus, dum mi ne. Mi emas paroli ĉiujn fremdajn lingvojn laŭ simpligita versio (laŭ-Esperante) kaj ne havas sufiĉe firman bazon por kompreni variaĵojn. Mi konstatis, ke mi komprenas ĉiun vorton de Esperanto, sed foje la angla diraĵo estas kiel nedividebla volvaĵo, kies unuopajn vortojn ne eblas kapti kaj kompreni, nur la tuton - multe rolas divenado kaj idiomaĵoj.

En Bharato mi havis la impreson, ke la elitaj homoj ĉiom ensorbis la britan kulturon. Iam mi eĉ pensiĝis, ke la lingvo de la lando estas la angla kaj ĉiuj aliaj lingvoj estas lokaj lingvoj de povraj indiĝenoj. La bharat-angla certe estas unu el la lingvoj de Bharato. Por multaj ĝi estas la hejma lingvo kaj iuj ne parolas la ŝtatan indiĝenan lingvon. Sintenoj al Britio kiel kolonianto estas diversaj: laŭ iuj ili instalis aĉan ordon en la lando kaj laŭ la aliaj ne gravas.

Kelkfoje mi parolis kun homoj neesperantistaj tiel, ke ili parolis angle al mi dum mi parolis Espe- rante al ili. Tio neniom surprizis kaj ĝenis ilin. Ĉu ĝenerale oni atentas nur parton de parolo de eksterlandano? Ĉu mikso de lingvoj kaj neplena interkompreno estas ordinara afero en Bharato?

Mi renkontis kelkajn kristanojn, kiuj tre ŝatis paroli la anglan. Evidente la lingvo de la misiistoj mense asociiĝis kun la religio kaj konceptiĝis kiel ia apogo.


17. KUTIMOJ

Interkomunikaj kutimoj:

  Iom mi lernis de la lokaj lingvoj. De Pakistano "Assalamu alaikum"" (paco estu sur vi = saluton) kaj "ŭa alaikumus salam"" (respondo) estas inter ili. En Bharato mi ofte aŭdis unu el inter si parolantaj homoj diri kapklinade "a-ĉa-ĉa-.." kun signifo "tiel, tiel..." aŭ "bone, bone, ...".
  En Pakistano mirigis, ke vorton "nobla" aperis en hotelnomo, korano estas nobla, bona homo estas nobla ktp.
  Ofte kiam mi interparolis kun iuj kaj intervenis iu eksterulo volante ion diri, oni subite ne plu aŭskultis kion mi diris, eĉ ne plu rimarkis mian ĉeeston. Tamen oni ne perdis, ĉe kio la afero restis kaj oni povis glate daŭrigi post kiam tiu homo foriris.
  Ofte oni tre etendis sian kapon al mia direkto, kiam mi malfermis sakon, eĉ ĝis preskaŭa en- rigardo. Tian aferojn kaj fiksrigardi min oni ŝajne ne konsideras malĝentilaĵoj. La plej oftaj demandoj al mi estis "al kiu lando vi apartenas?" aŭ "kiu lando?", demandoj pri mia nomo, profesio, geedziteco (al fraŭlo oni ade demandas: "kial vi ne geedziĝis?", "kiam okazos?").
  Mi rimarkis, ke homoj estas neformalemaj. Bonan nokton oni ne kutimas deziri parole, nek bon- an apetiton (tiun ĉi ankaŭ anglalingvanoj ne kutimas diri) nek pardonpeti.

Rilatoj inter la seksoj:

  Kantoj dolĉaj, sopirecaj de viro kaj virino, kiuj aperas en la sama bildo sed ne intertuŝas, mi spektis en bharataj filmoj. La hontemo de junaj virinoj kaj nemontro de la emocioj (ŝi larmas en soleco, sed mieno ne ŝanĝiĝas) surprizis min. Ĝenerale fraŭlinoj estas bone gardataj en hejmoj en Bharato sed precipe en Pakistano. Geedziĝo estas familia afero. Ne temas pri libera serĉo de feliĉo. Virinojn mi spertis tre praktikemaj kun klara rolo kaj taskaro.
  Edziniĝintajn virinojn eblas facile rekoni en Bharato. Ili havas ruĝan (pli precize vermiljonan alinome cinabran) cirkleton sur frunto. Iuj virinoj uzas ruĝon sur la simetria linio de kapo. Unue tio aspektis al mi vundo kaŭzita de troa kombado! En Bharato hinduaj virinoj vestas sin tiel, ke la ventro ne estas kovrata. En Pakistano tio ne eblas - iuj kovras sin tiel, ke nenion eblas vidi - sur la tuta vizaĝo estas reto aŭ minimumaj fendoj por la okuloj kaj la malstriktega robo nenion kaŝas. Virinoj uzas multe da ornamaĵoj, el kiuj ne tiel kutimaj en Eŭropo estas tarsaj ringoj, piedfingroringoj, nazringoj kaj multo da braceletoj. La sarioj gracie flagras. La hararo estas longa, tute nigra kaj ofte plektita aŭ per ornamaĵo kunligita. Sur piedoj estas sandaloj kun ĉu altaj ĉu malaltaj kalkanumoj.

Tradicia vivmaniero:

  En bharataj lernejoj jula festo estas semestrofina festo. Ĉiuj ĉefaj festotagoj de diversreligianoj estas feritagoj. Festotagoj multas.
  En bharataj hejmoj mi spertis, ke la vivmaniero restis simila tra longa tempo. Oni eksidas sur planko por manĝi aŭ prepari manĝon, ekz. purigi rizon. Estas klaraj manĝotempoj. Malnova bharata filmo povas kolekti familion antaŭ televidilon.
  Multrilate aspektas, ke en Bharato nenio estas fiksa - nek tempoplanoj, nek prezoj, nek regas klaraj reguloj la trafikon, nek trovas oni adresojn sen plurfoja demandado surstrate (tiel estas eĉ por lokanoj), al demandoj venas malkongruaj respondoj. Estas kvazaŭ reguloj kaj klareco ne ekzistus. Mi vidis, ke iu ulo sidis sur prilokita mopedo de mia gastiganto uzante ĝin kiel seĝon, dum ni forestis. Kiam mi diris al iu pri tia fleksebleco, li forte kontraŭis kaj diris, ke male la reguloj en la socio estas tre striktaj. Gepatroj elektas geedzojn al la gefiloj, ofte virinoj manĝas aparte post la viroj, filo estas pli valorigata ido ol filino (ĉar filino forloĝiĝos kaj kunportos multekostan doton), ŝanceli familian koherecon estas granda peko ktp.

Oni ofte klasifas bharatajn kulturojn kiel kolektivecaj. Helpanto estas necesa, aŭ almenaŭ ŝparas tempon pri aranĝado de multaj aferoj. Oni devas do fidi je siaj parencoj kaj konatoj por helpo ktp. Estas necese kunagi. Aliflanke laŭ mienoj de mezaĝulinoj surstrate mi vidis, ke pri nekonatoj oni estas suspektemaj. Mian atenton kaptis maniero de iu televida novaĵlegistino, kiu asociiĝis mense kun mezaĝula britino, kiu iel limigas zorgon al propraj aferoj kaj kun ioma konservativa indigno sekvas, kiujn stultaĵojn aliaj homoj daŭre faraĉas.


18. LERNEJOJ

Privata lernejo en Tirupati en Bharato ("Little Angels" High School - loga nomo):

Lernantoj estas 1000, el kiuj 70% estas knaboj, kaj instruistoj estas 30. La lerneja tereno konsistas el kvadrata korto, el kiu eblas iri rekte al la ĉirkaŭaj klasĉambroj (pordoj ne ekzistas). Apude situas loĝejo por lernantoj, kies hejmoj estas distance. La lernejo havas eĉ komputilan ĉambron kun kelkaj komputiloj. La lernejo koncentras sin al lernado de la angla lingvo kaj sekve tri el la kvar lernogrupoj por ĉiu lernojaro lernas per la angla lingvo, nur unu per la telugua. Lecionoj po 45 minutoj estas 32 en semajno kaj ankaŭ en sabato oni lernas. Komence de lerneja tago (9.15 - 9.30) estas nacia programero, meditado kaj mesaĝoj el la lernejestro kaj instigaj diraĵoj el komisiitaj lernantoj. Mi estis petata paroladeti en la angla kaj la lernantoj instigataj "aŭskulti atente la prononcvariaĵon". Tio okazis sur la lerneja korto, meze de kiu flirtas nacia flago. En manĝopaŭzo (12.40 - 13.30) lernantoj manĝas kunportitajn manĝaĵojn (per propra manĝilaro) aŭ en klasĉambro aŭ ie ajn en la tereno. Nek lernantoj nek instruistoj rajtas lasi la terenon. Dum la 10-minutaj interlecionaj paŭzoj, kiuj okazas ĉiam post duopo da lecionoj, iu el la personaro superrigardas. Li tenas ordon per bastono, per kiu li foje frapas miskondutan lernanton. La lernejestro fieras pri la ordo en la lernejo. Lernejanoj devas havi lernejan uniformon sur si. La lernejo vendas pogrande lernolibrojn, de kiuj ĉiu bharata ŝtato havas sian propran serion. Fino de la tago estas post la oka leciono je 16.40. La lernojaro konsistas el tri semestroj. La jarŝanĝa ferio estas dektaga kaj en la varmega sezono apr 24 - jun 12 estas la plej longa ferio.

La instrumetodo ŝajnas tradicia. Lernolibroj de matematiko estas ampleksaj (400 paĝaj) kun multe da polinoma algebro kaj cirkla geometrio. Klasoj estas grandaj, kun 40 lernantoj aŭ pli. Lernantoj ripetas vortojn de la instruisto kvazaŭ identigante sin kun li kaj ili eĉ paroliĝas koruse. Kelkfoje instruisto starigas lernanton por demandi de li.

ŝtata lernejo en Multan (Pakistano):

En Pakistano ĝis la kvina lernojaro knaboj kaj knabinoj lernas kune. Post la "danĝeraj" jaroj denove ambaŭ seksoj studas kune. En la vizitita lernejo klasoj havis pli ol 50 lernantojn. Same koruse oni lernas kiel en Bharato. Iom konsternis min demando de la instruisto al lernantoj: "take it?" (ĉu de la eksmoda behaviorismo?). Sur muro de klasĉambro mi vidis bildojn pri Meko, famaj poetoj, versaĵojn kaj formulojn de matematiko kaj fiziko. Ekzistas ankaŭ butiko kun bakaĵoj, teo ks. Tagon oni komencas per islama preĝo. Sxia-islamaj lernantoj kun sia gvidanto preĝas en alia loko ol la plimulto. La aranĝo de la lerneja tereno estas simila kiel en Bharato: korto ĉirkaŭata de la klasĉambroj. Same kiel en Bharato, matematiko estas multe instruata (6 - 7 lecionoj po 45 min semajne).


19. PREZOJ

Afranko por Eŭropo estis 6 r. en Bharato kaj 11 r. en Pakistano. Loka telefonado kostis 1 r. Sen daŭrolimo. Longdistanca telefonado kostis same multe kiel en Finnlando (ekz. de Bombajo al Puneo 30 r. pominute). Longdistancajn telefonadojn oni povis en Bharato fari en STD-oficejoj, kiuj ekzistas iom dense. Male, en Pakistano trovi telefonon ne estas facile. Tagĵurnalo kostis 2 r. Servomonoj estis 5 - 10 r.

Preskaŭ ĉiuj neluksaĵoj kostis malpli ol hejme. Ekz. en bharata ŝtata vendejo 1 kg da sukero kostis 7 r., 1 kg da faruno 5 r. kaj surstrate unu papajo 15 r. kaj unu banano 1 r. Apotekoj vendis mineralan akvon po 12 r. por litro. En trajno eblis mendi manĝon kontraŭ 13 r.

Urba busa bileto kostis 1, 1.50 aŭ 5,50 r. Veturi interurbe per buso de Lahoro al Multano kostis 102 r. (la veturdaŭro devis esti 6 h, sed ĝi fariĝis 8 h). Per trajno en duaklasa klimatizita vagono tio kostis 145 r. (la trajno malfruis 2 h). Unu kilometro per taksio kostis 20 r., per aŭtorikŝo 5 ĝis 10 rupiojn kaj per bicikla rikŝo trionon de tio. Trajnveturo de Madraso al Kalkato (1600 km, 31 h) en duaklasa litvagono kostis 288 r. Benzino en Bharato kostis po 20 rupiojn litre.


20. VETUROJ

Trajnoj fariĝis plenegaj. Vagono nomita litvagono estas efektive kuŝvagono laŭ la rusa nivelo. En iuj bharataj trajnoj troviĝas kupeo aŭ vagono por virinoj.Fenestroj ne havas vitrojn, sed horizontalajn stangojn kaj surŝoveblan plakon. En iu trajna veturo subite aŭdiĝis klakoj sur la muroj. Iu diris al mi, ke knaboj apud la trako surĵetas ŝtonojn.

En trajnvagonoj homoj fumas kaj faligas manĝorestaĵojn, ternuksajn ŝelojn kaj skatolojn sur la plankon aŭ ĵetas tra fenestro - rubujo ne ekzistas. En Bharato en busoj nun estas malpermesite fumi dum en trajnoj ne. Tion ĉiuj tamen ne obeas. Ankaŭ kraĉaĵoj foje iriĝas planken. Tra la trajno iras knabetoj, kiuj forbalaas la malpuraĵojn. Ili nature atendas servomonon. Ili tion meritas. Multaj pasaĝeroj tre zorgas pri sia pureco kaj banas sin en la necesejo, tiel ke la akvo baldaŭ elĉerpiĝos.

Ĉiam kiam longdistanca trajno haltas en stacio, eniras amaso da vendistoj kaj ankaŭ la kajoj estas plenaj de ili. Je dua lokomotiva fajfo la pasaĝeroj revenu. Ofte oni en- kaj elsaltas je iranta trajno.

Interurbaj "luksaj" busoj (ofte kun videobendilo) estas pli bonkvalitaj ol trajnoj kaj ne pli kostas. En ambaŭ landoj sidlokoj de veturiloj ĉiam pleniĝas kaj eĉ venas aldonaj homoj.

En Pakistano populara malmultekosta rapida maniero veturi estas uzi minibuson, ĉar trajnoj kaj ordinaraj busoj malfruas. Foje en Pakistano en minibuso mi sidis apud la ŝoforo tiel, ke la rapiduma stango estis inter miaj kruroj. Tiel malvaste. Minibuso atendas en la stacio, ĝis ĝi estos plena (16 seĝoj plus tri apud la ŝoforo). Pakaĵojn oni ŝnurligas sur la tegmentan rakon. La antaŭaj benkoj estas principe rezervitaj por virinoj. Tre malvaste estis ankaŭ en busoj en Bharato, kie absolute ĉioma spaco estis okupita ankaŭ apud la ŝoforo. Mi vidis foje belan urban buson kie parto de la benkoj estis dediĉitaj al virinoj.

Plej ofte en busveturoj nek la ŝoforo nek la ekspediciisto parolas la anglan krom koni kelkajn esencajn vortojn. Estis miskomprenoj. Turisto ofte pagas tro. Iam en plena buso la konduktoro ne tuj donis la ŝanĝmonon. Ĉu li forgesis kaj ĉu li estus fiulo? Mi iris pene al li kaj demandis. Probable li intencis redoni nur kiam estos oportune. Tiucele li estis skribinta kelkajn ciferojn sur mia bileton.

Vojoj eĉ inter grandaj urboj de (ĉu nur suda?) Bharato estas mallarĝaj, unutrakaj. Estas terure rigardi, kiel ŝoforo veturigas buson aŭ kamionon plenrapide direkte al buso iranta el la kontraŭa direkto kaj nur en la lasta momento ambaŭ ŝoforoj ŝanĝas direkton (maldekstren).

Epizodoj el la busa veturo de Lahoro al Multan: la buso ekiras je 8.15 kun malfruo de 30 min. Maljuna afablulo konsentas ŝanĝi kun mi sidlokon, ĉar estas malfacile al mi loki la dorsosakon interne. Mi rifuzis meti la dorsosakon en la pakaĵujon, kiun mi fingre sondante trovis kovrita de nigra oleeca ŝmiraĵo. La ŝoforo fumas en la buso kaj ankaŭ alia viro apud mi. Feliĉe la fenestroj eltiras la fumon, tiel ke ĝi ne atingas min. La cindron la neŝoforo faligas sur plankon. En la antaŭpordejon iu faligas ankaŭ akvon. La buso veturas tra urbetoj, inter ĝiaj bazaroj kaj aroj da kaproj. Sxajnas, ke iom regule apud la vojo ekzistas aŭtoriparejaj bazaroj (standaroj). La vojo estas kavoplena kaj la buso ofte iras iom tra la apudvojejo por preteriri aliajn survojulojn. Mi vidas du kami-onojn devojiĝintajn kaj renversiĝintajn apud la vojo. La buso laŭ mia opinio veturas tro rapide por la cirkonstancoj. Plej mi timas la multajn cisternokamionojn kun teksto "danĝera petrolo". Ili veturas preskaŭ same impete kiel la aliaj. Apud la vojo ne troviĝas trafikŝildoj limigantaj la rapidecon, krom iuj ŝildoj (angle) "malkreskigu rapidecon (nun)". Sxildoj pri distancoj kaj vojmontriloj ĉe vojkrucejoj estas ofte nur urdue. Oni hupas multe. En Pakistano la tono estas ansereca, maskle dispela, flankenŝova, mi fantazias. Mia apudsidanto kubute premas sin kontraŭ min. En Finnlando estas malĝentile tuŝi la alian, ĉi tie ŝajne ne. Mi defendas mian teritorion puŝante lin al la komuna limo.


21. LA ESPERANTOMOVADOJ DE BHARATO KAJ PAKISTANO

Ĉi-vojaĝe mi unuafoje konstatis neceson elmontri min kiel ano de la Esperanto-popolo. Esperanto ne estas nur hobia lingvo sed parto de mia identeco. Mi supozas, ke multaj neesperantistoj eĉ aŭdante min interparoli kun iu Esperante, pensis ke mi parolas nur lude, sed ke praktike mi tamen uzus alian lingvon. En iu lernejo vidinte min notanta, kvankam mi ekskluzive parolis Esperante kun interpretado, instruisto demandis, ĉu mi notas angle. La neo tre surprizis lin. Esperanto vere estas mia dua lingvo, kiun mi i.a. trovis la plej efika lingvo por notado pro la eblo precize koncizigi.

Esperantistoj estas tiom malmultaj en la mondo, ke ili devas same kiel la aliaj malgrandaj popoloj fieri pri sia lingvo kaj kulturo kaj uzi la lingvon inter si. La patrio de esperantisto estas ja la tuta mondo kaj samlingvano same (mal)probable troviĝas ĉie. Tial mi principe atendas povi paroli nur Esperante kun homo, kun kiu kontakto ekestis pro Esperanto. Estas bedaŭre post longa veturo renkonti homojn, kiuj post unu frazo komencas paroli angle aŭ tiom krokodilas, ke mi enuas kaj komencas pensi kial mi alvenis. Terura kontrasto: kun kelkaj homoj estis kvazaŭ kiel inter du estontaj mondcivitanoj en perfekta lingva interkompreno dum kun iuj aliaj preskaŭ kiel se estus inter mutuloj. Eblecon interparoli kun alilandano necesus plenutiligi. Se mi volus simple turismi, mi irus al hotelo kaj uzus la komercajn eblecojn anstataŭ pene serĉi esperantistojn rande de urboj - por paroli kun ili en la angla. En ambaŭ landoj okazis, ke esperantisto skribis por mi gvidilon - en la angla lingvo. Ĉu subkonscie la angla estas konsiderata la internacia lingvo kaj Esperanto aldonaĵo? Ie min surprizis, ke esperantisto posedas nur unu Esperantan libron, lernolibron. Nu, estas malfacile akiri librojn el aliaj landoj, ĉar ili kostas multege, kaj en la propra lando oni eble ne eldonas. Pro kio kelkaj pakistananoj malinstigis min telegrami al esperantisto per Esperanto anstataŭ la angla? Certe eblas ununure uzi Esperanton sen fariĝi iel fanatika. Laŭ mia opinio en grupo da esperantianoj la sola uzata lingvo devus esti Esperanto, se ekzistas eĉ unu, kiu ne komprenas aŭ ial ne volas paroli la nacian lingvon. Por la neparolantoj de Esperanto interpretado povas esti necesa.

En Pakistano mi estis kiel transportata paketo. Tio montris, ke la esperantistaro ne ofte havis ekster- landanon kiel komuna gasto. Ne povi partopreni diskutojn pri mia propra programo ĝenis min. Oni devus demandi de la gasto, kion li volas kaj havi kun li la kunordigajn diskutojn en Esperanto. Trudiĝis la penso, ke mi estas finna esperantisto iel disigita de pakistanaj esperantistoj. Ĉu povas ekzisti nacia Esperanto? Cetere ne aŭskulti, kion gasto diras, sed subite komenci longe paroli kun iu alia nacilingve, ne estas tiel agrable. Li ja ne komprenas, pri kio temas. Tamen, oni multe klo- podis bone gastigi min (ĉu pro Esperanto kunliga ĉu pro nacia gastamo) kaj ĝenerale mi estis tre kontenta. Estis tre agrablaj momentoj ekz. en Ĝehlumo kaj Multano.

Tre interese estis ĉeesti, kiam en Lahoro (Pakistano) prezidanto de la klubo proponis gvidi Espe- ranto-kurson (senpage) en ekonomika altlernejo. La estro estis saĝa viro. Laŭ tio, kion li diris angle (li estis atentema), mi povis sekvi lian pensadon. Laŭ li koni multajn lingvojn ĉiam estas avantaĝo. Li spertis, ke diri kelkajn vortojn en la franca al kebekiano igis tiun ekparoli en la angla. Krei fidon kaj forigi reziston pro sentata malegaleco do gravas. Nur la hispana povus fariĝi internacie grava lingvo apud la angla. Esperanto ŝajnas aparte taŭga por vojaĝado, li pensis aŭdinte pri mi. Li supozis, ke prezidanto de UEA kaj aliaj famaj esperantistoj estus emeritaj politikistoj ks. Instruado de Esperanto nenion malhelpas, ĉar pliaj rimedoj povas nur plibonigi komunikadon. Laŭ li la reklamado ege gravas, ĉar aliaj lingvoj estas subtenataj de iu ŝtato (la altlernejo de Nordamerikanoj). Unue oni devas konsciigi homojn, poste interesi ilin. Eble li erare pensis, ke Esperanto estas neprofunda malserioza afero kaj ne sciiĝis ekzemple pri la Esperanta beletro. Eble al li estis ankaŭ malfacile subite ekkonscii pri la monda lingva problemo, ekzemple orientan Eŭropon li forgesis.

En Bharato esperantistoj ŝajnas agi en disaj rondoj - eventuale pro la grandaj distancoj kaj ege diversaj motivoj por okupiĝi pri Esperanto. En Bharato Puneo, Bangaloro kaj Kalkato estas urboj, kie amaso da homoj partoprenas Esperanto-kursojn. Kurso ofte altiras cent lernantojn.

En ambaŭ landoj Esperanto komencis disvastiĝi fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj. En Pakistano mi estis impresita pri la serioza laboremo. En Bharato mi renkontis estimindajn klerajn individuojn. La lingva nivelo estas ankoraŭ malalta, sed tio ŝanĝiĝos.

Al pakistanaj esperantistoj prononci "ĵ" estas malfacile kaj oni ofte anstataŭigas per "j". Kelkaj bharatanoj prononcas kvar kiel "kŭar". Jen iuj vortoj, kies signifo estas nekutima ekster Bharato kaj Pakistano:


VortoVolita sencoVortoVolita senco
kolektiprenimerkato vendoplaco
miksi esti kun, renkontipopoloj homoj (popolanoj, civitanoj)
platformokajooranĝomandarino
insistipersistifakultofakultato
doktorokuracisto (doktoro)legistudi

Ĉe iuj la akcento emis fali sur la lasta silabo. Por iuj "aŭ" ne estis silabo kaj "au" estis diftongo.

ŝajnas, ke same kiel en multaj landoj, ekzistas la problemo, ke en Esperanto-kunvenoj oni kroko- dilas kaj pro nemulta legado kaj parolado oni ne lernas paroli flue. En suda Azio la angla estas la interlingvo, kaj homoj ne povas koncepti klare kian alian rolon kaj lerneblecon Esperanto povus havi.


22. KULTURAJ DIFERENCOJ

Multaj viroj bharataj kaj pakistanaj tre baldaŭ post komenco de interparolo volis trakti seksecon. Islamanoj supozis, ke estas multe da seksperforto en Eŭropo kaj ke multedzineco estas pli bona aranĝo ol havi unu edzinon kaj aldone kokri. Se eŭropanoj estas konsiderataj tre seksumemaj, islamanoj en Eŭropo estas konsiderataj fanatike batalemaj. Kelkaj islamanoj do petis min, ke mi sciigu faktojn pri islamo (Pakistano) reveninte hejmen. Islamon oni kritikas pri seksa malegaleco. Certe potenco de viro super virino troviĝas ankaŭ en la kristana tradicio kaj eĉ la monogamio ne estas biblia praktiko sed transprenita de romianoj. Religio tamen malpli kaj malpli difinas la socian ordon en Eŭropo, dum ĝi daŭre havas fortan privatan signifon al minoritato. Ĉu islamaj socioj povos fariĝi teknike modernaj konservante la religion kaj kiel tio eblos?

Pakistanaj junaj islamanoj konsideris nebona, ke junaj viroj kaj virinoj ne povas libere renkonti unu alian. Virino devas ĉiam havi viran parencon aŭ alian konaton kiel akompananton.

Per satelitaj kanaloj eblas rigardi rokvideaĵojn, nudajn virinojn, drinkadon kaj ĉiajn fortajn iritojn en senĉesa atentokapta fluo ekzemple el Hongkongo, el la persgolfaj landoj (tre okcidentecaj ili vere estas!) aŭ el "Muziktelevido". Tio forte kontrastas kun la loka vivmaniero. Mi ne povas imagi, ke ĝi dekadencigus, ĉar estas kvazaŭ rigardi desegnitan filmon aŭ fabelon. Tion mi klare rimarkis en Pakistano antaŭ televidilo, kiam mia gastiganto diris, ke kun tiaj virinoj eblas ĝui, sed kun ili oni ne geedziĝas. Tamen ekzistas nemalmultaj, kiuj ilin ŝatas rigardi. Cetere mi vidis en Pakistano duonnudajn virinojn en kineja reklamo. Iu diris al mi, ke obscenajn filmojn eblas montri en kinejo, ĉar la punpago estas malalta kaj oni ne senrajtigas la kinejestron montrigi filmojn. Li do daŭrigas.

Mi aŭdis pri timoj de bharatanoj kaj pakistananoj unuj pri la aliaj. Islamanoj de Bharato estus malkonformemuloj, kun ĉio mala ol ĉe hinduoj, minoritato, kiu false misprezentus sin persekutata de la hindua majoritato. Ili estus suspektindaj pro mallojaleco. Nekredeble, ke iu inĝeniero prezentis islamanojn tre seksumemaj (cirkumcizo de la viroj farus ilin malpli sentemaj, kio oftigus seksumadon). La tre naskema homgrupo minacus hinduojn en Bharato. Eble tio estis celita kiel amuz(aĉ)a historio. Pakistananoj siaflanke timas, ke Bharato volas aneksi Pakistanon. Tial ili kulpigas Bharaton pri la tri militoj, kiuj okazis inter la landoj. Cetere iu parolis horore pri malriĉeguloj de Bharato, kiuj foje surstrate seksumas sub tuko.


23. FINA KALKULO

La dudirekta flugbileto kostis ĉ. 1100 USD. En Bharato kaj Pakistano mi elspezis 364 USD. La vojaĝo do ne fariĝis multekosta.

Mi dankas al ĉiuj gastigantoj menciitaj kaj nemenciitaj kiuj ebligis komfortan loĝon kaj gvidis min. Du monatoj certe ne sufiĉas formi al si ĝustan imagon pri grandaj landoj Bharato kaj Pakistano. Mi probable ĝeneraligis aferojn surbaze de tro malmulta sperto kaj aliflanke preteratentis esencajn aferojn. La verkaĵo estas kolekto de aferoj, kiuj altiris mian personan atenton.