Armenio komence de sia historio estis parto de Irano (Urartu). Nun plej bonaj rilatoj estas kun Irano kaj Kartvelio. Kun Turkio kaj Azerbajĝano ne estas tiel bone. Armenoj ne povas forgesi la genocidon fare de turkoj dum la unua mondmilito kaj bedaŭras la perdon de teritorio al Turkio. Armenio ricevas nafton kaj fruktojn de Irano, kie ili abundas. Alia ligo estas la malgranda armena minoritato Irana. Armenoj havas du deputitojn en la irana parlamento 270-membra (aliaj etnaj minoritatoj ne havas).
Irinte al Armenio mi admiris la detalojn en formoj, kiuj diferencigas ĝin disde okcidentaj Eŭropaj landoj, ekz. ornamentoj en armenaj tapiŝoj, armenaj krucoj kaj la belaj unikaj figuroj en manartaĵoj. Post vizito al Irano mi komencis pensi, ke inter Armenio kaj Irano, en malfacile klarigebla maniero, estas de kultura komuneco (historie certe estis interfluoj). Reveninte al Armenio mi malpli miris ĝian ekzotecon, ĉar ion saman mi spertis en Irano.
Komunaj al Irano kaj Armenio estas ankaŭ manĝoj kaj tradiciemo (i.a. religio gravas). Aliflanke frapas grandaj diferencoj. Armenio estas kristana lando, Irano islama, eĉ teokratio sen libereco de religio (ekzemple al bahaanoj). Armenio certe estas Eŭropa dum Irano estas Azia. Eŭropo kaj Azio ne estas nur geografiaj nocioj.
La plej ofte uzata vorto por "dankon" en la armena lingvo estas "merci" kaj same ankaŭ en la persa. En la persa lingvo nomoj de monatoj estas proksimaj al tiuj de la franca, eĉ pli ol en Esperanto. Se mi diras nomon de mia lando en la angla, oni ne komprenas, sed se mi prononcas france "Fenland", oni tuj komprenas! La persa havas nazalojn same kiel la franca. Antaŭe la franca estis la plej konata internacia lingvo en Irano, nun estas la angla. Al mia orelo (mi ne lernis la lingvojn) la armena kaj persa sonas similaj, orientalaj lingvoj, ambaŭ havantaj similan gorĝan ĥ kiel la araba kaj hebrea.
Ankoraŭ en Armenio multe pli da homoj parolas ruse ol angle, sed la angla ekrivalis: surstrate ŝildoj estas aŭ armene kaj ruse aŭ armene kaj angle.